Universitato elpensis malmultekostan maskon, kiu estas mempurigebla

by

La Technion-Universitato de Ĥajfo en Israelo disvolvis vizaĝprotektan maskon, kiu estas mempurigebla kaj reuzebla. La koncerna projekto estas mastrumata de la fako pri scienco kaj ingenerarto de materialoj de tiu universitato, kaj ĝi promesas kontraŭbatali infektajn agentojn kiel tia nova koronviruso.

Ĝi estis farita kun ena tavolo de karbonfibroj, kaj konektilo por ŝargilo, tia sama 2-ampera ŝargilo uzata por reŝargi poŝtelefonojn. Konektinte al elektra kurento per kontaktingo aŭ USB-interfaco, ĝi estas varmigita per elektra kurento kapablanta mortigi la mikroorganismojn akumulatajn ĉe ĝiaj surfacoj.

Laŭ la porparolanto de la universitato la koncerna patento por tiu inventaĵo jam estas registrata en Usono, kaj oni planas plej baldaŭe surmerkatigi ĝin en fakaj vendejoj, kontraŭ malalta prezo da nur unu usondolaro.

https://2.gravatar.com/avatar/ba8ac9804c52e4f0a2f2f7c3b61e7c20?s=42&d=https%3A%2F%2F2.gravatar.com%2Favatar%2Fad516503a11cd5ca435acc9bb6523536%3Fs%3D42&r=G

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo. Vidu ĉiujn afiŝojn de Paulo Cesar Pires