Mortis tiu jogano, kiu asertis manĝi nenion de 80 jaroj

by

Prahlad Jani, tiu hinda ermito, kiu diris esti manĝinta kaj trinkinta nenion de 80 jaroj, mortis siahejme lastmarde (la 26-an) pro maljuneco je la aĝo 90 jaroj, laŭ raportis lia najbaro Sheetal Chaudhary al la novaĵagentejo AFP. Tiu hinda jogaro, longhara asketo, diradis ke ekde la aĝo 11 jaroj li ne plu nutriĝis pro tio, ke li estis benata de iu diino, kiu provizis al li specialajn povojn. “Mi ricevas la viveliksiron per mia gusta orifico, kaj pro tio mi kabablas vivadi sen nutraĵoj nek akvo”, tion li diris al AFP en 2003.

Em 2010 la Ministerio pri Defendo de Hinda Unio komisiis 30 kuracistojn, kiuj observadis kaj filmadis lin dum 14 tagoj, kaj en tiu limtempo li manĝis kaj trinkis nenion, kaj nek fekis nek urinis. “Tio estas mistera fenomeno”, tion diris tiurilate iu nervisto de la esplorteamo. La supra bildo koncernas lin pozante al gazetistoj fine de tiu eksperimento.

https://2.gravatar.com/avatar/ba8ac9804c52e4f0a2f2f7c3b61e7c20?s=42&d=https%3A%2F%2F2.gravatar.com%2Favatar%2Fad516503a11cd5ca435acc9bb6523536%3Fs%3D42&r=G

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo. Vidu ĉiujn afiŝojn de Paulo Cesar Pires