Ĉerko-litojn el kartono oni uzos en la kolombia Amazonio

by

Iaj malsanulejaj litoj, kiuj povas utili ankaŭ kiel ĉerkoj, estos donacataj al la malriĉa regiono de la kolombia Amazonio, kiu suferas pro la progresanta trafo de la malsano KOVIM-19. Faritaj el kartono rezista al malsekeco, ili grandas kiel brankardo, estas pli malpezaj kaj malmultekostaj (po 85 usonaj dolaroj).

Rodolfo Gómez, estro de la fabrikanta firmao en la regurbo Bogoto klarigis al la novaĵagentejo Associated Presse, ke tia lito estis elpensita post la seriozaj krizoj sana kaj funebra en la urbo Guajakilo, de la najbara lando Ekvadoro. “Sen lignaj ĉerkoj, la mortintoj estis entombigitaj ĉe donacitaj kartonaj skatoloj. Malriĉaj familioj ne povas pagi por ŝerko”, tion li diris.

https://2.gravatar.com/avatar/ba8ac9804c52e4f0a2f2f7c3b61e7c20?s=42&d=https%3A%2F%2F2.gravatar.com%2Favatar%2Fad516503a11cd5ca435acc9bb6523536%3Fs%3D42&r=G

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Esperanto estas mia dua lingvo. Vidu ĉiujn afiŝojn de Paulo Cesar Pires