Usonano aĉetis reklamon kontraŭ USD 6 milionoj por danki bestokuracistojn

by

Je la 7-a monato pasintjare la 7-jaraĝa hundo nomata Scout, de la raso orkolora reporthundo, estis diagnozigta kun tumoro en la koro, kaj prognozo indikis postvivon de nur monato. Tiam la kuracistoj sugestis por ĝi eŭtanazion.

Tamen ĝia posedanto, David MacNeil, rifuzinte la sugeston sukcesis je akiro de kuracado, kaj pro tio venontdimanĉe (la 2-an) aperos dum la tiel nomata Super Bowl (tiu ludo decidanta la ĉampionon de la sezono pri usona piedpilkado) reklamo, kiu li pagis 6 milionojn da usonaj dolaroj por danki al tiuj bestokuracistoj, kiuj savis la hundon.

La 30-sekunda filmeto reliefigas la kuracadan vojon de Scout, kaj instigas la homojn fari mondonacojn al la fako pri bestokuracado de la Wisconsin-Madison-Universitato, kie okazis la kuracado de la hundeto.

Jen la reklamfilmeto: LIGILO